[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Evolution unikode



* "luiz" == luiz portella diris:

  luiz> Sal' mi metis novan artikolon, temas pri Evolution unikode,
  luiz> http://www.lujz.org/komputilo/node10.html kaj ree mi petas
  luiz> korekton/sugeston.
    
Denove, vi montras al ĉiu ke vi estas vera laboranto!  Bonege!

  luiz>  Mi volas malgrandigi la bildojn de la artikolo (ne nur laux
  luiz> grando spaca sed kb-a ankaux, kiel mi faras?) Mi uzis Gimp por
  luiz> kapti ilin, kaj ne volas rekapti, t.e., mi volas lerni fari
  luiz> tion al dosiero ekzitanta, ne fari tion dum mi kreas ilin.

Kun Gimp, malfermu la bildon, dekstre-klaku "Image->Scale Image".
Klaku "px" kaj elektu "%".  Ŝanĝu la "100.00" al io pli malgranda.
"man convert" montros pli pri imagemagick, aŭ "man import" montros
kiel ankaŭ.  Bonŝancon!
	       
Amike,
-eric



Reply to: