[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

fvwm kojnumiĝas



Hieraŭ mi apt-get-upgradis, kaj nun post "startx" okazas nenio krom
senfina paŭzo. Ŝajne la afero iel rilatas al lokaĵaroj, ĉar post
aldono de "export LANG=C" antaŭ "exec /usr/bin/fvwm" en ~/.xsession la
fenestro-administrilo ja funkcias - sed nun mi ricevas ne-UTF-8-ajn
xterm-ojn, en kiuj rulas UTF-8-aj ŝeloj, do tio ne estas bona.

Ĉu iu alia spertis la problemon? La rezulto de strace fvwm ne vere
helpis, do mi ne scias, kiu programo kulpas, do ne povas raporti
cimon.

Se mi ne povas solvi la problemon, ĉu estas facila rimedo por lanĉi
UTF-8-ajn xterm-ojn el ne-UTF-8-a fenestro-administrilo?

Kiu estas la plej bona maniero UTF-8-igi la X-sesiojn de unu uzanto?
Mi havas "export LANG=..." en ~/.bashrc, sed mi suspektas, ke tio ne
estas la plej bona solvo, unue ĉar per tio la ŝelo povas ricevi alian
lokaĵaron ol la terminalo, en kiu ĝi funkcias, kaj due ĉar ĝi estas
specifa al bash.

Mi jam ofte legis la manpaĝon pri la ŝelo, decidis, ke diversajn
aferojn oni devus agordi en ~/.login anstataŭ en ~/.bashrc, sed trovis
praktike, ke tio ne funkcias. Eble temas pri eterna, nesolvebla
problemo.

Edmundo



Reply to: