Klavararanĝo Dvorak tute adaptita al Esperanto
*Date: Wed, 31 Aug 2005 00:08:52 -0300
*From: Ari Caldeira <listas-ari@aquariusinformatica.com.br>
-- Ari Caldeira skribis:
Saluton al ĉiuj!
Pardonu anticipe la longegan mesaĝon.
Mi ĵus finis mian laboron/studon, rilate al la klavaro Dvorak, aplikita al
nia lingvo.
Mi ne faris, kiel jam faris Pejno Simono kaj aliaj siatempe, adaptiĝon de la
angla Dvorak, nur aldonante la supersignitaj literoj. Mi faris tutan studon
pri ofteco de literoj en Esperanto, kaj ankaŭ pri la plej oftaj digramoj
(duopo de literoj) kaj trigramoj (triopo de literoj).
Bazata sur tiu studo, mi kreis tute novan klavararanĝon, plej adaptita al
esperanto.
La tekstoj, kiujn mi uzis por tiu tasko, estis prenitaj ĉiuj el la lastjara
artikoloj aperintaj en MONATO, elŝuteblaj el la retpaĝaro de MONATO.
La rezultoj estis (nur nia alfabeto):
A - 78.639 - 12,40%
E - 58.942 - 9,29%
O - 58.552 - 9,23%
I - 56.439 - 8,90%
N - 49.784 - 7,85%
R - 38.102 - 6,01%
L - 37.308 - 5,88%
T - 36.506 - 5,76%
S - 35.287 - 5,56%
K - 26.103 - 4,12%
J - 23.815 - 3,75%
D - 19.812 - 3,12%
U - 19.669 - 3,10%
P - 19.346 - 3,05%
M - 18.381 - 2,90%
V - 10.396 - 1,64%
G - 8.455 - 1,33%
B - 6.809 - 1,07%
F - 6.352 - 1,00%
C - 6.255 - 0,99%
Ĝ - 3.774 - 0,59%
Z - 3.699 - 0,58%
Ŭ - 3.684 - 0,58%
Ĉ - 3.154 - 0,50%
H - 2.521 - 0,40%
Ŝ - 1.595 - 0,25%
Ĵ - 814 - 0,13%
Ĥ - 102 - 0,02%
634.295 100,00%
Plej oftaj digramoj (nur kun pli ol, aŭ almenaŭ 1% de ofteco):
LA - 2,36%
ON - 1,65%
AN - 1,61%
AJ - 1,58%
EN - 1,55%
OJ - 1,51%
TA - 1,49%
IS - 1,31%
ST - 1,25%
DE - 1,21%
TO - 1,16%
AS - 1,16%
TI - 1,13%
RO - 1,13%
LI - 1,12%
ER - 1,12%
KA - 1,10%
RA - 1,06%
NT - 1,00%
Plej oftaj trigramoj (nur kun pli ol, aŭ almenaŭ 0,25% de ofteco):
KAJ - 0,63%
EST - 0,52%
STA - 0,43%
TOJ - 0,37%
ANT - 0,37%
KON - 0,36%
TAS - 0,34%
OJN - 0,28%
NTO - 0,28%
PER - 0,27%
IST - 0,27%
NTE - 0,26%
TER - 0,25%
TAJ - 0,25%
PRO - 0,25%
ITA - 0,25%
ENT - 0,25%
Plej oftaj vortoj (kun pli ol, aŭ almenaŭ 0,30% de ofteco):
LA - 9.935 - 8,11%
DE - 4.866 - 3,97%
KAJ - 3.569 - 2,91%
EN - 3.067 - 2,50%
ESTAS - 1.473 - 1,20%
NE - 1.349 - 1,10%
AL - 1.313 - 1,07%
KE - 1.158 - 0,95%
POR - 1.049 - 0,86%
PRI - 948 - 0,77%
SED - 707 - 0,58%
ESTIS - 706 - 0,58%
PLI - 657 - 0,54%
ONI - 618 - 0,50%
KIU - 606 - 0,49%
EL - 605 - 0,49%
LI - 580 - 0,47%
KUN - 562 - 0,46%
MI - 551 - 0,45%
KIEL - 506 - 0,41%
TIU - 482 - 0,39%
NUR - 435 - 0,36%
ILI - 428 - 0,35%
ANKAŬ - 422 - 0,34%
ĜI - 389 - 0,32%
KIUJ - 381 - 0,31%
DA - 368 - 0,30%
AŬ - 367 - 0,30%
Kaj, finfine, la aranĝo:
/,.gbzjrkp
?<>GBZJRKP
ieaoumtnls
IEAOUMTNLS
-;ĝcfŝdvŭĉhĵ
_:ĜCFŜDVŬĈHĴ
q ç wxĥy (kun AltGr)
Q Ç WXĤY (kun AltGr+Shift)
Vi eble notis la du aldonajn klavojn en la lasta linio. Tio estas tiel, ĉar
mi baziĝis la aranĝon sur la brazila ABNT klavararanĝo, kiu havas tiujn 2
aldonajn klavojn. Se vi, plej eble, ne havas brazilan klavaron, vi devas
kunmeti 2 el la supersignitaj literoj, tiele:
/,.gbzjrkp
?<>GBZJRKP
° ĵ (kun AltGr)
Ĵ (kun AltGr+Shift)
ieaoumtnls
IEAOUMTNLS
;ĝcfŝdvŭĉh
:ĜCFŜDVŬĈH
q y wxĥ (kun AltGr)
Q Y WXĤ (kun AltGr+Shift)
Baldaŭ mi kreos retpaĝon, klarigante pli la aferon, kaj tie mi metos la
"drivers", kaj por Linukso, kaj por Vindozo.
Brakumojn al ĉiuj!
Ari Caldeira
ari ĉe aquariusinformatica.com.br
http://www.aquariusinformatica.com.br/tecladobrasileiro
Reply to: